Oni vendadas herbejon Marica. Mi alvenis, vizitis ĝin kaj eksidis sur
la ŝtipon por ripozi. Ĝi ĉarmis min
per sia beleco kaj surprizis min per malalta prezo.
Ekardis la suno. Kanto de griloj. Pego martelas la ŝvelantan ĉerizŝelon, de
tempo al tempo haltas atendante vermon. Odoro de jam falĉita fojno dolĉete
ravantas kaj dormigas.
Subite – susurado. Serpento! Zigzagas en falĉaĵo. Ĝi gapas, sibante ekobservis,
eksilentis kaj forrampis en la alian falĉaĵon.
Susurado en ambaŭ falĉaĵoj. Du kapoj ekaperas. Kvieto?! El la
unua falĉaĵo elrampis apodo, malaperis en la duan falĉaĵon
kaj la serpento forrampis en la trian…
– Vi observas kiel apodo ĉasas serpenton? – surprizis neaŭdeble
alveninta falĉisto kiu venis kontroli ĉu la fojno estas seka.
– Jes, jes, mi rigardas. Ĉu ĝi kaptos la serpenton?
– Ĝi sukcesos! –
respondis la falĉisto.
– Ŝajnas ke ĉi tie ekzistas multaj serpentoj? – mi aldemandis.
– Plenaj Marica! – diris li kaj akcentis: – Ĉi tie estas ilia kuŝejo.
– Ĉu tiun ĉi herbejon oni jam de
longe vendadas. Oni ne plugas ĝin. La grundo ŝajnas fruktodona. Neordinare estas ke ne estas aĉetantoj! –
diris mi.
– Vilaĝanoj malŝatis Marica-n kaj ankaŭ la herbejon kiu portas ĝian nomon – klarigis
la falĉisto.
– Kiu estis Marica? – demandis mi.
***
En malnova tempo, en la periodo de Stefano, sur či tiu monto vivis
malriĉa oldulo. Ĉien disaŭdiĝis lia saĝo. Stefano estis severa reganto kaj ne
toleris saĝulojn. Escepte, li estimis nur tiun oldulon kaj turnis sin kiam
estis embarasoj.
Kiam la reganto edzinigis la belan venecianinon, Marica-n, li prenis ankaŭ eŭropan
titolon – Duko, fariĝis eĉ pli malbona,
rifuzis eĉ tiujn malmultajn amikojn kaj ankaŭ la oldulon. Venecianino estis pli saĝa.
Ŝi malrapide enigadis siajn fadenojn kaj propramaniere komencis regi. Ŝi
dispeladis la gekorteganojn kaj alvenigadis la siajn. Ŝi alvenigis ankaŭ servistinojn – dek altkreskajn
arabinojn. La dispelitaj klaĉadas kontraŭ ŝi en ŝtato, ekkalumnis ke ŝi
eĉ estas malfidela
edzino. Duko aŭdis tion, vermo de suspekto ekmurdis lin. Li komencis
spioni ŝin, sed li restis sen fidelaj servistoj.
Tiam li rememoris kaj vizitis la saĝan oldulon kiu tiam loĝis kun
deksesjara filino. La oldulo kaj lia filino preparis vespermanĝon. Preter
la atendado, la oldulo enkondukis la nudan solfilinon kaj ordonis ke ŝi
tia servu Dukon.
Oldulo, vi estas saĝa, diru kion vi opinias pri la
mastrino Marica – subite, dum la vespermanĝo, komencis Duko.
– Mi ne vivas en la kastelo – la malriĉulon kvazaŭ ne surprizis la demando.
– Oni parolas ke mia edzino ne estas
fidela? – la reganto rekte diris.
– Mensogo malproksimen ne kondukas! – post mallonga silento replikis la oldulo.
– Kiu mensogas? – kvankam saĝa reganto, tamen Duko ne estis certa ke
li komprenas kion la saĝulo intencas diri.
– Oni aŭdos! – la oldulo ne intencis esti pli klara.
– Kiam? – Stefano volis ekscii de la oldulo almenaŭ ion.
– Longe daŭras malgrandaj mensogoj, la grandaj tre
mallonge! – La oldulo restis je l' nivelo de la
saĝaj.
– Kiom granda estas la mensogo pri mia
Marica? – ne povis prisilenti la edza ĵaluzo.
– Unu tago! – respondis la oldulo subite kaj rapide.
– Tiel granda? – ektimis la reganto.
– Unu tago! – jesis la saĝulo.
– Konsideru vin invitita al morgaŭa vespermanĝo en la kastelon! –
Se ĝis tiam estos konstatita la
vero, vin revenigos la orumitaj kortegaj ĉevaloj; en kontraŭa
kazo via haŭto malpli valoros! – severe diris la granda gasto, ekstaris
kaj foriris.
– La invito al la malriĉa oldulo inviton por vespermanĝi ĉe
la potenca duko Stefano estas granda honoro. La okazon mi ne preterlasos –
balbutis la domastro akompanante la gaston.
– Min servis la nuda solfilino… Reciproku honoron! – postulis la dommastro
de karteganoj, sciigante ilin pri vizito de la oldulo. Kaj la oldulo estis
gastigita en la kastelo kiel neniu alia iam ajn.
Li sidis en honora loko, supre de la domastro. Lin servis servistaro de la
mastrino – dek junaj arabinoj. Ĉe riĉa manĝotablo kaj agrabla
interoparolado, la tempo rapide pasis. Ĉiuj kredis ion, Duko certe. En la
kastelo estis paco, fariĝis silenton. Duko komencis:
Hieraŭvespere vi gastigis min bonege. Donaco atendas reciprokon. Mi klopodis
reciproki. Tion faris ankaŭ mia edzino, vi estas la sola al kiu ŝi donacis rideton de ĉiuj
dek arabinoj – diris la reganto, eksilentis kaj poste decideme demandis.
Ĉu mi redonis la pruntitan gastemon?
Al mi estas montrita la honoro je kiu mi ne estas inda. Dankon al la
gemastroj – diris la oldulo, kaj daŭrigis tre mallaŭte: – Tamen, ne
riproĉu min, mi havas fraŭlinon, solfilinon kaj mi nudigis ŝin
antaŭ vi, kaj vi… de dek arabinoj neniun senvestigis!?
– Senvestiĝu ĉiuj arabinoj! –
severe ordonis Stefano.
– Ne! Tio estas mia srvistaro! – kontraŭstaris la mastrino.
–Senvestigu ilin! – akre ekriis la reganto al siaj gardistoj.
Ili disŝiris multnombrajn robojn.
Anstataŭ la nudaj fraŭlinoj – aperis dek altkreskaj fraŭloj.
Sur ĉi tiu herbejo, pere de du ĉevaloj, Duko Stefano
diskvaronigis la perfidan edzinon - Marica.